| Malsukcesaĵoj : | |
| En duon-horo, inkl. prezentadon de vizitindaj TTT-ejoj, ne sufiĉis la tempo por interŝanĝi multajn mesaĝojn. | |
| La publiko rigardis surmuran ekranon, kaj do malfacilis al unuopaj homoj fari demandojn. En tiaj kazoj, eble iu kun mikrofono devus cirkuli tra la publiko. Cetere, por veraj interŝanĝoj (i.a. sinsekvaj mesaĝoj pri sama temo), devus esti 1 homo por 1 komputilo, tio signifas libere disponeblaj komputiloj por la publiko... | |
| La ekrano ne estis granda kineja ekrano (vidu la fotojn), kaj preskaŭ ne legeblis la normalaj literoj de la prezentitaj TTT-ejoj. Necesis prezenti paĝojn kun antaŭpligrandigitaj literoj aŭ kun desegnoj (flagoj,...). |
| Notinde : | |
| Unu el la celoj estis montri al ne-E-a publiko, ke la ret-babilantoj venas de plej diversaj landoj. Oni tion povas anonci per la diritaĵoj mem (ekz. "Nun estas la ..a horo ĉe mi", "Hodiaŭ estas neĝo", "Aktualaĵoj", ktp.) sed tiuj indikoj aperas nur dum momenteto kaj poste malaperas. Pro tio, estas bone, ke en la (pseŭdo)nomoj mem de la babilantoj videblu la landoj. Cele tion, probable la plej bona maniero estas majuskle skribi la lando-kodojn, ekz. inter krampoj "Zamenhof (PL)". Tion faris kelkaj kaj la publiko povis tre facile vidi la literojn RU, UA,.... Krome, la dekstra listo de la babilantoj faciligis tujan vidon al la lando-diverseco. | |
| Granda avantaĝo de tiu babililo estas, ke iu ajn povas ĝin facile uzi, eĉ lastmomente. Oni ne bezonas instali apartan programon (ICQ ? IRC ?), ktp. |